Low-tech Lab Accueil Thèmes Dates Contributeurs

Baratte à beurre/eo

Tuto — Difficulté : Moyen — Durée : 3 hour(s) — Coût : 3 EUR — Mise à jour : 7 juin 2026 — 49 révision(s) — Licence : Attribution (CC BY)

Aires : Alimentation — Contributeurs : EKO!, FuzzyBot

Fiche reformulée à partir du wiki Low-tech Lab : voir la fiche originale ↗

Versions de cette fiche : AR EN EO ES FR

BaratteBeurreChaleurCuisineChimieCreme
Baratte à beurre/eo

Introduction

Bonvenon al la prezentpaĝo de nia projekto pri buterigilo! En moderna mondo ofte dependa de malsimplaj teĥnikoj, ni elektis reveni al simplaj kaj daŭrigeblaj solvoj por respondi al ĉiutagaj esencaj bezonoj. Nia inspiro devenas interalie de la franca butera krizo de 2017, evento kiu montris la vundeblecon de nia buterprovizo. Fronte al tiu krizo, ni entreprenis desegni solvon atingeblan por ĉiuj, pere de kreado de memfarebla buterigilo. Nia celo estas redoni al individuoj la kontrolon pri produktado de ĉi tiu baza produkto, proponante simplan, malmultekostan kaj mediprotektan alternativon. Per ĉi tiu projekto, ni celas montri ke malalt‑impaktaj teĥnikoj povas esti same efikaj — eĉ pli — ol siaj alt-teĥnikaj ekvivalentoj, dum ili subtenas pli grandan manĝ-aŭtonomion ene de komunumoj. Bedaŭrinde, tiu projekto ne povis esti finita, sed ĝi estas promesplena skizo por la estonteco. Fakte, la projekto bezonas malmulte da materialo, kaj kostas nur 3 € anstataŭ 50 €.

Description

Buterigilo estas ilo uzata por transformi kremon en buteron per batado. Ĝi konsistas el rotacia meĥanismo por apartigi la grasojn de la likvo enestanta en la kremo.

Matériaux
  • - Malnova vitroglaso (ekz. por olivoj)
Outils
  • 3D‑presilo

Bori la kovrilon

Reproduktu la boradon kiel montrite sur la foto.

Flank-apogiloj

Tranĉu la flankapogilojn el la ŝtaltabulo. Realigu la faldadon. Boru taŭge. Kunmeti sur la kovrilon.

Kreu la superan tenilon.

Boru pecon de betulo. Aldoni konektilojn kun interna sraŭbo. Kunmeti la tuton danke al ŝraŭboj.

Presi la arbon.

Utiligi la 3D-lernilon de la arbo, kaj aldoni ĝin al la tuto. https://www.thingiverse.com/thing:6479752

Presi la malsupran gvidilon.

Presi la malsupran gvidilon laŭ ĝia modelo. Aldonu la internŝraŭbajn konektilojn per veldado. Poste, ŝraŭbi la tuton. https://www.thingiverse.com/thing:6479752

Aldonu la malsupran dentradon.

Presi la malsupran dentradon laŭ ĝia modelo. Aldonu la internŝraŭbajn konektilojn per veldado. Poste, ŝraŭbi la tuton. https://www.thingiverse.com/thing:6479752

Tenilo

Eltranĉu la tenilon. Tranĉu la metalan parton ligitan al la tenilo. Aldonu la tuton sur la kunmetaĵo.

Profitu!

Gratulon, fieru pri vi! Vi atingis la finon de la instrukcioj.

Contributeurs (2)

← Retour au répertoire — Fiche originale sur wiki.lowtechlab.org ↗